1-3a de aprilo – Dinnyés


JER 2016 bedaŭrinde pasis - sed, feliĉe, multaj ĉeestis kaj ĝuis ĝin!

Do nun estas tempo por memori, resumi - kaj atendi/serĉi la sekvajn eblojn por renkontiĝi. Pri detaloj de la sekva JER ni informos vin ĉi tie, per nia Fb-paĝoTwitter kaj en la retejo de HEJ (Hungara Eo-Junularo) - sekvu nin, se vi intersiĝas!


Grupfoto

Ĝis tiam, mallonga resumo:

  • iom da satistiko: ĉeestis entute 45 personoj el 8 landoj, la plej juna partoprenanto: ĉ. 2,5 jaroj, la plej fore loĝanta: el Hispanio
  • kiuj venis: multaj konataj kaj ankaŭ multaj novaj, interesiĝemaj kaj interesaj personoj
  • kio okazis: diversaj ludoj, ekskursoj, filmejo, teamiĝo, novula programo, gufujo, drinkejo, babiloj…
  • fotoj: de Vlasta, de Aĝulo, de Besenyei Anna (Fb)

Estis plezuro por ni vidi kaj travivi tion kun vi. Ĝis la revido - espereble baldaŭ! :)

Amike,
La teamo de JER 2016


Kiam tiom serioza?


Eble estas via unua vizito ĉi tie, do vi scivolas, kio atendos vin dum la aranĝo!

Semajnfino da internacia & junulara etoso
Unika kaj amuza programo - ĉi-jare kun specialaj frenez(et)aj eroj
Ĉirkaŭ 40-50 partoprenantoj vera ŝanco por interkonatiĝi
Sperta, juna kaj kreiva organiza teamo
Hungario - malaltaj prezoj + hejmo de langoŝ, túró rudi kaj pálinka